Esperanto.one

NUBO

La socia retejo antaŭ Mia Vivo

La maskoto de Nubo kun sia kato Pufo
La maskoto de Nubo kun sia kato Pufo

Du jaroj de esperoj kaj kompreniĝo

Jam pasis 8 jaroj post kiam mi unue pensis pri krei socian retejon en Esperanto. Estis la jaro 2018 kaj mia dua jaro de lernado de la lingvo, do mi ankoraŭ ne parolis bone. Sed mi volis fari ion, kaj tiam mi estis ofte sur sociaj retejoj kaj la manko de esperantlingvan trafis min. Mi ne pensis multe pri la afero. Mi unue demandis en esperantaj medioj ĉu tia retejo estos bonvena. Multaj diris jes (pro ĝentileco, mi suspektas), kelkaj montris al mi antaŭaj ekzemploj kaj la ĉefa sinteno estis: ne demandu nin. Kreu ĝin, kaj tiam ni decidos ĉu ĝi estas bonvena aŭ ne. Do, tion mi faris.

Post iom da pensado mi decidis ke mi nomu la retejon Nubo. Kial? Ĉar la simbolo de Esperanto estas stelo: ĉiela aĵo, kaj tial mi volis ĉielan aĵon kiel simbolon por mia retejo. Mi trovis malmultekostan servilon kaj serĉis ĉu la adreso nubo.net estas okupata. Ĝi ne estis. Mi daŭrigis mian planadon. Sed kiam mi decidis aĉeti la adreson, iu alia jam aĉetis ĝin. Kaj la aĉetinto kontaktis min kaj diris ke mi povas aĉeti ĝin de li kontraŭ 3000 eŭroj. Mi kompreneble rifuzis kaj serĉis alian adreson. Pro manko de ne-okupataj adresoj, mi fine elektis la adreson nubo.re. Ĝi ne estis la plej bona, sed ĝi almenaŭ havas rilaton al Esperanto ("re-").

Mi havis konaton, Alice Engström, kiu estas komiksisto kaj desegnisto. Mi petis al ŝi krei desegnaĵojn por mia retejo, baze de la logotipo, kiun mi kreis (videble supre). Mi pagis ŝin 200 eŭrojn por tri bildoj, kiu estas tute normala prezo.

La ĉefa problemo estis trovi la ĝustan programon por la retejo. Mi ne povas programi, do tio estis la sola solvo. Mi kontaktis multajn diversajn firmaojn kaj demandis pri iliaj produktoj, sed la taŭgaj estis tro multekostaj, kaj la malmultekostaj ne estis taŭgaj. Je la fino, mi trovis kion mi penis estas bona kompromiso inter prezo kaj uzeblo. Mi pagis la kotizojn, tradukis la programon al Esperanto (per mia tiama tre lima kapablo) kaj aranĝis la retejon laŭ mia prefero. Je la fino de 2018 mi estis preta, kaj mi malfermis la retejon la 26an de decembro, 2018. La respondo estis ne tre varma, sed iom post iom la retejo kreskis, kaj mi faris kion mi povis por veki intereson.

Tamen estis problemoj, kiujn mi unue apenaŭ povis ignori, kaj poste tute ne povis ignori. Mi petis al la programistoj helpi solvi ilin, aparte pri la malrapideco, sed ili preferis fari novajn projektojn ol ripari erarojn aŭ plibonigi la funkciojn. La problemoj restis nesolvitaj kaj iom post iom mi ekpentis pri mia elekto.

Je 2020, mi tre sentis ke la retejo estas malsukceso. La kreskado daŭre estis malrapida, kaj la aktiveco estas malalta. Estis kelkaj tre aktivaj membroj, sed nur manpleno da.

Mi decidis dum la vintro provi rapidigi la retejon per mendi la plej rapidan servilon. Tio estis multekosta, do mi petis monon de la membroj por realigi la mendon. Mi unue ricevis iom da mono, sed unu membro donis grandan sumon kaj tiel mi povis mendi. Tamen, miaj esperoj disvaporiĝis. La retejo ne multe rapidiĝis. Tio faris min decidi fermi la retejon.

Sed mi ne pretis forlasi la revon pri esperanta socia retejo, do post kelkaj semajnoj mi serĉis novan programon, kaj ĉi-foje mi baldaŭ trovis ion tre promesoplena. Post aĉeto de tiu programo kaj la sama kiomo da laborado kiel pri Nubo (tradukado, aranĝo...) la nova retejo Mia Vivo estis malfermita, je 27an de oktobro 2022. Mi anoncis ke Nubo fermiĝos je la fino de 2020, sed ĉirkaŭ monato antaŭ ol la fermiĝo, la retejo subite ĉesis funkcii pro ke ĝi ne plu kongruis kun nova versio de PHP. Tio estis bedaŭrinda, sed ne sencis peni solvi la problemon pro ties baldaŭ malapero. Nubo malaperis, sed Mia Vivo daŭre ekzistas, kaj ĝi estas multe pli sukcesa ol Nubo.



La ensaluta paĝo de Nubo.
La ensaluta paĝo de Nubo
Ekrankopio de Nubo.
Ekrankopio de Nubo
Alia desegnaĵo de Alice Engström.
Alia desegnaĵo de Alice Engström
La lasta el la tri de Alice Engström
La lasta el la tri de Alice Engström